Quintus Horatius Flaccus
AL TIBULLUS

Mia Albius, indulga prijuĝanto de miaj versoj,
kion nun vi povas fari en la regiono Pedana?
Ĉu vi skribas tie ion, venki de Cassius la verkojn,
aŭ silente tra l' arbaroj sano-donaj vi promenadas,
nur kun tiaj zorgoj, kiuj indas al saĝulo honesta?
Vi neniam estis korpo sen animo, al vi la dioj
donis belan formon, riĉon kaj la arton ĝui la vivon.
Kiom pli deziri povas vartistino fidela al la
dolĉa edukato, kiu estas saĝa, kapablas diri
siajn sentojn, havas famon, ŝatatecon, sanon abunde,
delikatan, riĉan tablon kaj ne malsufiĉe da mono?
Inter la esper' kaj zorgoj kaj la timoj kaj la koleroj,
tiel vidu ĉiun tagon, kiel laste al vi lumantan,
ja plej kara estas horo, kiu neesperate venas.
Min mem grasa kaj kun haŭto roze brila de bona flego,
se vi volas ridi, vidu, porkon el la greg' Epikura.